Alster (esperanto)
Aus Hamburg Wiki
Kiam oni parolas en Hamburgo pri Alster ofte temas pri la lago en la centro de la urbo, kiu konsistas el Außenalster (ekstera Alster-lago) kaj Binnenalster (interna Alster-lago). Sed tio estas nur parto, ĉar ĝi ankaŭ estas rivero, proksimume 53 kilometrojn longa, kiu enfluas la riveron Elbe.
Inhaltsverzeichnis |
De la fonto al enfluo
La fonto
La fonto estas in Schleswig-Holstein, proksime de Henstedt-Ulzburga urboparto Rhen. 25km norde de Hamburgo. Vi povas atingi la fonton piede en iom pli ol 10 minutojn (dependas de via rapideco) la fonton de la haltejo "Rhen Alsterquelle" (prononcu ren alsterkvelle) de la buso 293, ekde Ulzburg Süd (haltejo de A1).
La fluo
Sinue sur voje al enfluo ĝi enkorpigas diversajn etajn alfluojn.
- En Schleswig-Holstein, regardite de la fonto ekzemple:
- la rivereto Rönne,
- la malgranda rivereto Lankau,
- la Malnova Alster (Alte Alster).
- En Hamburgo, inter alie:
- la rivereto Ammersbek
- la malgrandaj riveretoj
- Mellingbek, ellaso el la lageto Kupferteich
- Susebek
Kelkaj kanaloj forlasas la riveron kaj revenas nur malpli poste. Inter aliaj:
- Brabandkanalo
- Skagerrak-Kanalo
- Inselkanal
kelkaj alportas la akvon de riveretoj el aliaj partoj de Hamburgo, kiel
- la Osterbekkanalo.
Alster (der See) - Alster-lago
Post la enfluo de la Osterbekkanalo tra "Langer Zug", inter la urbopartoj Uhlenhorst kaj Rotherbaum komencas la Alster-lago, kiu devidas inter Außenalster kaj Binnenalster.
Außenalster - La ekstera Alster-lago
Plej granda parto de la Alster-lago, kiu laŭ forme aspektas same kiel la flug-haveno. (Ĉu hazarde a tut-intence? Almenaŭ la lago estas pli maljuna ol la flug-haveno.) La lago havas grandecon de pli malpli 164ha. Ĝi estas fama kaj ŝatata loko por libertempumi apud aŭ sur ĝi.
Binnenalster - La interna Alster-lago
La Binnenalster (interna Alster-lago) komencas post la du strat- kaj du trajnpontoj. La du trajnpontoj situas inter la norda ponto Kennedybrücke kaj la suda, plej malnova ponto Lombardsbrücke. Dekstre gvidas la strato Neuer Jungfernstieg de la Lombardsbrücke al Jungfernstieg kaj maldekstre kaj paralele troviĝas strato Ballindamm.
Kleine Alster - La malgranda Alster
Kie la Alster forlasas la lagon, maldekstre de la Jungfernstieg, kaj fluas inter Alsterarkaden kaj Reesendamm al kluzo kiu preventu, ke tro da akvo forfluas la lagon en somero, nomiĝas Kleine Alster.
Alsterfleet
Post la kluzo komencas Alsterfleet, kiu trafluas la urbon kanaligite al rivero Elbe. Alsterlagon ankaŭ en kazo de alta de la Eble.
Enfluo
La enfluo estas proksime de la haltejo Baumwall. Kaj povas esti femita per alia kluzo, kiam neceas, por gardi la lagon kontraŭ alta akvo en la rivero Elbe. Tie ankaŭ troviĝas pumpejo por malplenumi la lagon kaj kanalon eĉ kiam la kluzo devas esti fermita pro alta akvo.
Vidindaĵoj
La rivero mem
Unue kompreneble la rivero kaj la lago mem. De la fonto ĝis la enfluo vi preskaŭ povas sekvi la tutan vojon de la akvofluo apud ĝi sur Alsterwanderweg, tio estas migradvojo kiu sekvas la riveron. Plejparte, almena&#sx16d; sur Hamburga grundo, la rivero estas ankaŭ ŝipebla. Sur la lago kaj kelkaj kanaloj per la Alster-boatoj plej norde per remboato kaj kanuo.
Kluzoj
- Wulksfelder Schleuse (kluzo de Wulksfelde)
- Wohldorfer Schleuse (kluzo de Wohldorf)
- Mellingburger Schleuse (kluzo de Mellingburg)
- Mühlenteich Schleuse (kluzo de Mühlenteich, (muelil-lageto))
Naturprotektaj kaj similaj regionoj
- Schlappenmoor
- Wohldorfer Wald
- Rodenbeker Quellental
- Mellingburger Redder
- Hohenbuchen Park
- Henneberg Park
- Alster Park
- Eppendorfer Moor
- Hayns Park
- Alster Vorland
Kulturo kaj historio
- Torhaus Wellingsbüttel
- KZ-Gedänkstätte Fuhlsbüttel
- Sporthalle Hamburg
- Hochzeitskirche
- Jungfernstieg
- Alsterarkaden
- Rathaus
Komerco
- Alstertal Einkaufs Zentrum (AEZ)
- Europapassage
- Handelskammer
- Mönkebergstrasse
- Hanseviertel
- Spitaler Straße
- Bleichenhof
- Neuer Wall
- Große Bleichen
parte prenita el germana versio: Alster

